![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7c/Verbreitung_Nok-Kultur-en.png/640px-Verbreitung_Nok-Kultur-en.png&w=640&q=50)
Taruga
From Wikipedia, the free encyclopedia
Taruga estas arkeologia loko en Niĝerio fama pro la artefaktoj de la Nok-kulturo kiuj estis malkovritaj tie, kelkaj el kiuj datas el 600 a.K., kaj pro pruvaro de tre frua prilaborado de fero.[1] La loko estas 60 km sudoriente de Abuĝo, en la Meza Zono.[2]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7c/Verbreitung_Nok-Kultur-en.png/640px-Verbreitung_Nok-Kultur-en.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/05/A_man_ride_a_horse%2CNok_terracotta_figurine.jpg/220px-A_man_ride_a_horse%2CNok_terracotta_figurine.jpg)
Tie oni trovis terakotajn figurojn kaj ceramikon ornamitajn per punktoj, linioj kaj geometriaj elementoj. En la 1960-aj jaroj, oni trovis ferrubon kun radiokarbonaj datoj el ĉirkaŭ la 4-a kaj la 3-a jarcentoj a.K.[3][4] Prilaborado de fero en tiu loko estis nune firme datita el 600 a.K., ducent jarojn antaŭ tio ekis en Katsina-Ala, alia Nok centro.[5] Tiu estas la plej frua konata dato por prilaborado de fero en Sub-Sahara Afriko.[6]