Taroko (kartoj)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Por aliaj uzoj de la termino, vidu Taroko.
![Tri kartoj de taroko Visconti-Sforza, pentrita de Bonifacia Bembo en la 15-a jarcento: la Aso de Pokaloj, la Reĝino de Moneroj kaj la Kavaliro de Stangoj.](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/07/Viscontisforzatarot.jpg/320px-Viscontisforzatarot.jpg)
La Taroko estas kartaro kiu, krom esti uzata por ludo, estas uzata ofte kiel pero de “aŭgurado” de la pasinteco, de la nuna situacio de la konsultanto kaj foje de la estonteco. Tial ĝi konsistigas per si mem kartan aŭguradon aŭ “kartlegadon”.
Ĝiaj originoj estas eble plej frue en la 14-a jarcento. Kelkaj aŭtoroj asertas, ke ĝia deveno situas antaŭ tiu dato sed ankoraŭ mankas pruvoj pri tiu aserto. Ĉi tiu artikolo priskribas nur la kartaron, ne ties uzojn.