Taroko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Por aliaj uzoj de la termino, vidu Taroko (kartoj).
Taroko estas malnovdevena kartludo ludata de kvar ludantoj. Tamen, ekzistas versioj por tri kaj por kvin ludantoj. Pluraj formoj da tarokokartoj kaj ludoj ekzistas en Italio, Germanio, Franĉ-Konteo, kaj ĝi disvastiĝis antaŭnelonge en tuta Francio. Ĝi uzas malnovdevenajn kartojn, kies plej malnova formo estis en Venecio dum 14-a jarcento, eble eĉ pli antaŭe, kaj kiuj, ĉefe per la figuroj de la tiel nomita "Marsejla taroko", estas ankaŭ tre uzata de Ciganoj kaj aliuloj por antaŭdiri estontecon.