From Wikipedia, the free encyclopedia
Taro aŭ Manĝebla kolokazio (Colocasia esculenta) estas kulturplanto (malsovaĝigita planto) el la familio de arumacoj (Araceae), kiu ekde antaŭ pli ol 2000 jaroj estas kultivata kiel nutraĵplanto. Uzataj estas precipe la amelenhavaj rizomoj de la planto. Oni kuiras ilin kiel terpomojn. En la kultivlandoj oni manĝas ankaŭ la foliojn kaj la folitigojn kiel legomon. Ili entenas multe da mineraloj, vitaminoj A, B kaj C. Taro hodiaŭ estas kultivata tutmonde en humidaj, tropikaj kaj subtropikaj klimatozonoj. Por la eksporto oni plantas ĝin en Egiptio, Kostariko, Karibio, Brazilo kaj Barato.
Taro aŭ manĝebla kolokazio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Colocasia esculenta (L.) Schott | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
En Havajo taro, tie nomata kalo[1], estas unu el la plej gravaj tradiciaj kultivplantoj. El la rizomo oni faras poi, kiu estas manĝaĵo kun krema konsistenco, tre grava en la manĝokulturo de Polinezio. La indiĝenoj en Aŭstralio uzas tiun planton por fari el la rizomo farunon kaj baki el ĝi la tradician tielnomatan "bush bread", panon ege salubran, tre riĉan je proteinoj kaj karbonhidratoj.[2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.