Valo Tarentezo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Valo Tarentezo - france Vallée de la Tarentaise - estas la nomo de alta valo de la rivero Izero, kaj de ties alfuaĵoj. Ĝi situas en la departemento Savojo en la nordaj Alpoj. La valo komenciĝas ĉe la Montpasejo Iseran kaj etendiĝas alvale ĝis la urbo Albertville, kie la rivero Izero ricevas la akvojn de la rivero Arly. Sude de ĝi staras la masivo Vanoise en kiu situas fama nacia parko kaj norde la masivo Beaufortain. La ĉefaj urbetoj estas Bourg-Saint-Maurice, Moûtiers, Bozel kaj Albertville. La valo rilatas kun Italio per montpasejo Petit-Saint-Bernard. En Tarentezo troviĝas kelkaj el plej famaj skiejoj el la tuta mondo, tial tie okazis la vintra olimpiko de 1992.
- Kategorio Valo Tarentezo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Francio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |