Nacia parko Vanoise
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Parko Vanoise (Vanoaz’) situas en la Alpnordo de Francio, en la departemento Savoie (Savojo) en la samnoma montaro, kiu kuŝas inter norde la valo de la rivero Isère (Izer’), Tarentaise (Tarentez’), kaj sude tiu de la rivero Arc (Ark), Maurienne (Morjen’). Li apudas la Nacian Italan Parkon Gran Paradiso, laŭ la landlimo, kun kiu ĝi estis ĝemeligita en 1972. La du parkoj konsistigas la plej vastan surfacon protektatan (1250 km²) en okcidenta Eŭropo.
Nacia parko Vanoise | ||
---|---|---|
nacia parko de Francio, protektata areo [+] | ||
Lando | Francio | |
Departemento | Savoie | |
Proksima urbo | Chambéry | |
Koordinatoj | 45° 20′ 0″ N, 6° 50′ 0″ O (mapo)45.33336.83333 [+] | |
Plej alta punkto | Grande Casse [+] | |
Akvokolektejo | 528 km² (52 800 ha) [+] | |
Areo | 528 km² (52 800 ha) [+] | |
Estiĝo | 6-a de julio 1963 | |
Nacia parko Vanoise | ||
Vikimedia Komunejo: Vanoise National Park [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Nacia Parko Vanoise estis la unua franca parko, kreita la 6an de julio 1963. La ĉefa kialo de ĝia kreado estis la malapero de la ibeksoj. Tiuj longkornaj mambuloj estis ekstermitaj tuj post la apero de la pafiloj, kvankam ili abundis en tiu alpa regiono antaŭe. En la apuda montaro "Gran Paradiso" en Italio, tiuepoke pluvivis nur cento da ibeksoj, kiam ties ĉasadon oni malpermesis en la jaro 1823. Reĝo Victor Emmanuel II (Viktor Emanuel 2a) kreis reĝan rezervejon en 1856, kiu iĝis nacia parko en 1922. En Francio natura rezervejo kreiĝis en Vanoise en 1943 sub la impulso de asocioj (Franca Alpa Klubo kaj Franca "Touring-Club") kaj de ĉasistoj. Post multaj hezitoj pri ties surfaco kaj pri la prioritato donota al la naturo kaj al la homoj, la unua nacia parko franca naskiĝis en 1963.
Saliko: Francio: Vizito al la nacia parko Vanoise el Monato (2005/02, p. 22)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.