From Wikipedia, the free encyclopedia
Tarancón estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tarancón (stacidomo). |
Tarancón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16400 | ||
Retpaĝaro | Municipo de Tarancón | ||
Politiko | |||
Urbestro | María Jesús Bonilla (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 15 841 (2011) | ||
Loĝdenso | 153 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 1′ N, 3° 1′ U (mapo)40.0086075-3.0102243 [+] | ||
Alto | 800 m [+] | ||
Areo | 106,84 km² (10 684 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tarancón [+] | |||
La loĝanto nomiĝas taranconero. La censita populacio en 2011 estis de 15.841 loĝantoj kaj la denseco estas de 148,27 loĝ/km².
Tarancón estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 802 m; je 85 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 78 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, kaj je 284 km el Valencio, alia grava urbo. La areo de ties teritorio estas de 106.84 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°00′ N 3°00′ Ok.
Limas norde kun Belinchón, nordoriente kun Huelves, oriente kun Tribaldos kaj Villarrubio, sude kun Fuente de Pedro Naharro, ĉiuj de la provinco Kvenko; kaj okcidente kun Santa Cruz de la Zarza, de la provinco Toledo.
La unuaj setlantoj de la loko estis keltiberoj, kiuj setlis en la nuna kvartalo El Castillejo. Poste venis romianoj, el kiuj troviĝis restoj ege signifaj kiaj la romia ponto super la rivero Riánsares, ĉe la herbejo de la ermitejo.
La municipo apartenis al la provinco Toledo ĝis la reformo fare de Javier de Burgos en 1833, laŭ kiu ĝi aliĝis al la provinco Kvenko.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.