Tapo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tapo en hispana kuirarto estas esence aperitivo kiun oni servas en plej de la trinkejoj aŭ restoracioj akompanante la trinkaĵojn (ĉu alkohola aŭ ne),[1] Tiu survoja konsumo (trinkejo, konsumo kaj nova trinkejo) estas nomata tapeo, aŭ ir de tapas (tapumi). En multaj regionoj de Hispanio oftas tagmanĝo aŭ vespermanĝo semajnfine surbaze de tapoj, manĝostilo ege populara.
La tapoj iĝis simbolo de hispana identeco konata kaj aprezata ankaŭ de eksterlandanoj kiuj eksportis tiun terminon eksterlanden kaj popularigis kaj la terminon kaj la kutimon ie ajn.