Tanĝeritino
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tanĝeritino, "tanĝeretino", aŭ C20H20O7 estas kvinmetoksila flavono, kun metoksilaj grupoj en la pozicioj 4', 5, 6, 7 kaj 8 de la kromenonila grupo. Tanĝeritino ĉeestas en la ŝeloj de la pomo, tanĝerino kaj aliaj citrusaj fruktoj. Cetere, tiuj fruktoj karakteriziĝas per akumulado de altaj kvantoj da flavanonaj glukozidoj tiaj kiaj naringino, "tanĝeritino" kaj "nobiletino". Tanĝeritino plifortigas la ĉelmurojn kaj agas kiel mekanismo por plantodefendo kontraŭ patogenaĵojn kiuj kaŭzas malsanojn.
Tanĝeritino | |||
Plata kemia strukturo de la Tanĝeritino | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Tanĝeritino | |||
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la flavonoj. | |||
Tanĝeritino estas medicina substanco kun antikarcinomogenaj proprecoj trovata en plantoj de la familio de la Citrus reticulata[1] | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 481-53-8 | ||
ChemSpider kodo | 61389 | ||
PubChem-kodo | 68077 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | kristalblanka solidaĵo | ||
Molmaso | 372,369 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,244g cm−3[2] | ||
Fandpunkto | 153°C-157°C[3] | ||
Bolpunkto | 565,3°C[4] | ||
Refrakta indico | 1,565 | ||
Ekflama temperaturo | 248,4 °C[5] | ||
Solvebleco | Akvo:0,0087 g/L [6] | ||
Mortiga dozo (LD50) | 998 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R25 R36/37/38 | ||
Sekureco | S26 S36 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H300 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P301+310, P321, P330, P405, P501[7] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Lastatempaj raportoj elmontris la efikajn rezultojn en la traktado kontraŭ la Parkinsona malsano. Ĉi-flavono plialtigis ĝiajn promesojn en la batalado kontraŭ la kolesterolo, kancero kaj eĉ en la protektado de la cerboĉeloj kontraŭ neŭraj malsanoj. Ĝiaj potencialoj kontraŭ kanceraj tumoroj estis elmontritaj en la traktado de leŭkemio sen detruado de la sanĉeloj. En aliaj eksperimentoj, tanĝeretino plialtigis la nivelojn da cerbohormonon dopaminon kaj rivelis cerboprotektivan aktivecojn.[8]