lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia
La tamaziĥta lingvo (memnome ⵜⴰⵎⴰⵣⵉⵖⵜ, latinige Tamazight, prononce [tæmæˈzɪɣt] aŭ [θæmæˈzɪɣθ]), estas lingvo el la berbera lingvaro. Ĉar la berberaj lingvoj estas interkompreneblaj, ne ekzistas konsento ĉu oni konsideru ĝin aparta lingvo aŭ dialekto. Krome, berberaj naciistoj emas emfazi unuecon de sia lingvo por montri unuecon de sia nacio, eĉ kiam tio ĉi ne tute ĝustas lingvistike.[1]
Tamaziĥta lingvo | |
ⵜⴰⵎⴰⵣⵉⵖⵜ | |
dialekto • lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
atlasa lingvaro | |
Parolata en | Maroko |
Regiono | Afriko |
Parolantoj | 3 000 000 |
Skribo | latina alfabeto, Tifinaĥa skribo, araba alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Afrikazia
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Maroko |
Reguligita de | Ĝi ne estas reguligita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | ber |
ISO 639-3 | tzm |
Glottolog | cent2194 |
Angla nomo | Central Atlas Tamazight |
Franca nomo | tamazight du Maroc central |
La tamaziĥta estas disvastigita en centra parto de la Atlasa montaro en Maroko kaj ankaŭ parolata en grandaj migrantaj komunumoj en Francio.[2][3] Tuta kvanto de ĝiaj parolantoj estis ĉirkaŭ 4,590,000 en la jaro 2016,[4] sed preciza censo estas malfaciligita pro tio ke ĉiu lingvo el berbera lingvaro povas iam esti nomata "la tamaziĥta", kaj nur al la lingvo/dialekto de Meza Atlaso tiu ĉi nomo estas ekskluziva.
La tamaziĥta estas unu el la plej grandaj berberaj lingvoj/dialektoj, kune kun la kabila, la ŝelha, la rifa, la ŝauja kaj la tuarega. Aparte en Maroko la tamaziĥta kaj la ŝelha estas la plej parolataj. La diferenco inter la tamaziĥta kaj la ŝelha lingvoj estas malgranda, kompreno estas tute ebla. La distanco al la rifa lingvo iom pli grandas, ĉefe pro la prononco; granda proporcio de la vortprovizo estas la sama.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.