Tamara de Kartvelio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tamara de Kartvelio kartvele თამარი "Tamar"[1] (1160-1213) estis mezepoka reĝino de Kartvelio kiu apartenis al la Bagratida dinastio. Ŝia regado daŭris de 1184 ĝis 1213, kaj estas konsiderata «ora periodo» dum kiu la kartvela regno havis plej grandan teritorion (ĝi regis la tutan Kaŭkazion) kaj disflorantan kulturon[2].
Tamara de Kartvelio თამარი | |||||
---|---|---|---|---|---|
reĝino de Kartvelio | |||||
Persona informo | |||||
თამარ მეფე | |||||
Naskonomo | თამარ მეფე | ||||
Naskiĝo | 1160 en Tbiliso, Kartvelio | ||||
Morto | 18-an de januaro 1213 en Kastelo Aragani, Kartvelio | ||||
Tombo | Monaĥejo Gelati vd | ||||
Religio | Kartvela Ortodoksa Eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Kartvela reĝlando vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Bagration vd | ||||
Patro | Georgo la 3-a vd | ||||
Patrino | Burdukhan of Alania (en) vd | ||||
Gefratoj | Rusudan, daughter of George III of Georgia (en) vd | ||||
Edz(in)o | Davido Soslan (1191–1207) Yury Bogolyubsky (en) (1185–1187) vd | ||||
Infanoj | Georgo la 4-a ( Davido Soslan) Rusudan of Georgia (en) ( Davido Soslan) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tamara estis proklamita ebla heredanto kaj kunreganto de sia patro reĝo Georgo la 3-a en 1178, sed ŝi alfrontis signifan opozicion de la aristokrataro tuj post la morto de Georgo. Tamen, Tamara sukcesis neŭtraligi tiun opozicion kaj komencis energian eksteran politikon helpata de la falo de la potencaj rivaloj — selĝukoj kaj Bizancio.Subtenata de potenca armea elito, Tamara povis konstrui, sur la sukcesoj de siaj antaŭuloj, imperion kiu dominis Kaŭkazion ĝis la kolapso sub la mongolaj atakoj du jardekojn post ŝia morto[3].
La ligoj de Tamara kun tiu periodo de politika kaj kultura revigliĝo, kombinita kun ŝia rolo kiel ina reganto, kondukis al ŝia idealigo kaj romantikigo. Ŝi restas grava simbolo en kartvela popola kulturo kaj estis ankaŭ sanktigita de la Kartvela Eklezio[4].