From Wikipedia, the free encyclopedia
Tamás Sárközy [tamAŝ ŝArkozi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Sárközy Tamás Ottó Gyula József estis hungara juristo, oficisto, altlerneja instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nagybocsai bocsai. Lia fora parenco estis Nicolas Sarkozy.
Tamás Sárközy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1940 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de februaro 2020 (79-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | advokato |
Tamás Sárközy[1][2] naskiĝis la 26-an de oktobro 1940 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de februaro 2020 en Budapeŝto.
Tamás Sárközy akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1963. Post siaj studoj li laboris en la konstrua ministerio, poste ekde 1969 en instituto. Li estis docento en Ekonomia Universitato Karl Marx inter 1972-1979. Intertempe en 1978 li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio, en la sekva jaro li profesoriĝis en la universitato, ekde 1981 li estis katedrestro. Inter 1987-1990 li havis ŝtatan postenon (ĝuste en la lasta periodo de la socialismo, tiam li strebis multe pri la privata sektoro). Inter 1988-1990 li estis subministro. En 2001 li fondis katedron en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, poste li gvidis ĝin ĝis 2006. Li ricevis premiojn inter 1972-2009. Li edziĝis en 1970.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.