Taliŝa-Muĝana, oficiale konata kiel la Taliŝa-Muĝana Aŭtonoma Respubliko (Taliŝe: Толъш-Мъғонә Мохтарә Республикә) estis efemera aŭtonoma respubliko en Azerbajĝano, kiu daŭris de junio ĝis aŭgusto 1993.[1]
Rapidaj faktoj aŭtonoma respubliko • separismo ...
Ĝi estis en sudorienta Azerio, konsistinta de sep administraciaj distriktoj de Azerio ĉirkaŭ la regiona ĉefurbo Lenkoran; nome Lenkoran mem, Lenkorana distrikto, Lerik, Astara, Masally, Yardymli, Jalilabad, Bilasuvar. Historie, la areo estis Ĥanlando. La flago de la Taliŝa-Muĝana Aŭtonoma Respubliko kaj la moderna Taliŝa flago estas vertikala trikoloro de ruĝo, blanko kaj verdo kun altiĝanta suno en la centro super blua maro.[2]
Ekde 15a de julio 2018, grupo de junaj aktivuloj, kune kun Alakram Gummatov, formis la registaron de la Taliŝa-Muĝana Aŭtonoma Respubliko en elmigrado.[3]