From Wikipedia, the free encyclopedia
Lenkorano[1] (azerbajĝane Lənkəran) estas urbo kun distrikta statuso en sudo de Azerbajĝano ĉe bordo de la Kaspia maro. Urbo lokiĝas en distrikto Lenkoran kaj havis en 2002 ĉirkaŭ 48.400 loĝantojn.
Lenkoran | |||||
---|---|---|---|---|---|
şəhər (en) vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | AZ4200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 51 300 (2014) [+] | ||||
Loĝdenso | 733 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 38° 45′ N, 48° 51′ O (mapo)38.75361111111148.851111111111 [+] | ||||
Alto | 76 m [+] | ||||
Areo | 70 km² (7 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Lənkəran [+] | |||||
Pli ol duono de la loĝantoj de la urbo apartenas al la popolo taliŝoj. Tiuj rezervis siajn kulturon kaj tradicion. La nomo de la urbo venas el Lan Karan, kiu en la taliŝa lingvo signifas kandomo.
La urbo estis fondita sur la marĉejo ĉe norda bordo de rivero Lenkoranka. La unuaj spuroj de loĝantoj estis trovitaj el la neolitiko, sed ekzistas ankaŭ ruinoj de setlejoj el la bronza kaj fera epokoj. Herodoto kaj Strabono menciis setlejojn en ĉirkaŭo de Lənkəran.
Ekde la 16-a jarcento, la urbo graviĝis, ĝin posedis de 1728 ĝis 1735 Rusio, poste Persio. Lenkoran iĝis ĉefurbo de la Taliŝa Ĥanlando, kiu estiĝis en 1747 post morto de la persa reganto Ŝaĥo Nadir. La rusoj okupis ĝin en januaro de 1813. Laŭ la Traktato de Gulistan de 1813, ĝi iĝis parto de la Rusia imperio. Tiutempe ĝi havis ĉirkaŭ 2200 loĝantojn, en 1911 ĉirkaŭ 8500.
Dum la Rusia interna milito, bolŝevikoj deklaris en la urbo Respublikon Mughan, kiu kelkajn monatojn poste iĝis parto de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko. Tiu respubliko iĝis parto de la Transkaŭkaza SFSR, pli poste de la Sovetunio.
En 1993, en la urbo deklaris Alikram Humbetov la formadon de la Taliŝa-Muĝana Aŭtonomia Respubliko. La ribelo kaj la respubliko estis baldaŭ detruita.
En la regiono ĉirkaŭ Lenkoran gravas la agrikulturo, same la produktado de printempaj kaj vintraj legomoj. Oni kultivas en la varma klimato ankaŭ rizon, vinberon, citronon. Oni prilaboras ankaŭ kverkolignojn al mebloj, teon, silkon. Gravas ankaŭ la tapiŝproduktado.
La regiono estas konata pro Parrotia persica, ferligno, kiu kreskas kaj estas prilaborata tie.
En la urbo ekzistas historia muzeo sur iama loko de la malnova ĥanpalaco. La urbo havas vidindan grandan moskeon kaj bazaron.
Proksime al Lenkoran, ekzistas sablaj strandoj, en distanco de 12 km (ĉe okcidenta Andjin) varmakvaj fontoj. Proksime al vilaĝo Ballabur, videblas ruinoj de la samnoma fortikaĵo.
Ekzistas nur unu nokta trajno al Bakuo, kiu pluveturas al Astara. Okcidente de la urbo troviĝas flughaveno. La urbo estas ligita al translanda vojo M3.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.