From Wikipedia, the free encyclopedia
Takubo aŭ en hispana Tacuba origine nomata Tlacopan, Taklopan aŭ Taklopano, signifas "Loko sur la bastonetoj" el tlakotl bastonetoj kaj pan loko sur,[1] en Naŭatla lingvo.
Aktuale ĝi estas konata kiel "Tacuba" nome kolonio situa en la kvartaloj Delegación Miguel Hidalgo kaj Azcapotzalco en Meksikurbo, sed ĝi estis unu el la senjorlandoj de Mezameriko plej gravaj kiuj setlis en la okcidenta areo de la Valo de Meksiko.
Sur la fekundaj teroj de la tiama okcidenta bordo de la Lago Tekskoko, troviĝis la Senjorlando Tlakopano. Fondita de Tlakomacin, ĝi estis submetita al la Senjorlando Tepaneka en Azkapocalko, nome la plej granda kaj plej stabila ĝis la momento senjorlando de la Centra Altebenaĵo. Por venki super Azkapocalko, Tlakopano alianciĝis kun la senjorlandoj Tenoĉtitlano kaj Tekskoko en la Triopa Alianco, en la jaro 1428. La Triopa Alianco venkis super Azkapocalko, kaj aa Tlakopano korespondis kvinonon de la totala impostado de la konkeritaj popoloj.
Poste, el inter tiuj tri senjorlandoj, elstaris milite kaj politike tiu de la Aztekoj meksikaj en Tenoĉtitlano, kiu finfine hegemoniis super siaj du aliancanoj. Tlakopano, estante pli malgranda ol Tekskoko, subiĝis pli rapide antaŭ la povo meksika, dum Tekskoko, estrita de kosmopolitaj estroj, plutenis kun relative pli granda sukceso sian aŭtonomecon disde la regantaj familioj de Tenoĉtitlano.