![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/73/Orthotomus_sutorius.jpg/640px-Orthotomus_sutorius.jpg&w=640&q=50)
Tajlorbirdoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tajlorbirdoj estas malgrandaj birdoj apartenantaj al genro Orthotomus (kaj pro tio nomataj ankaŭ Ortotomoj) ofte lokataj en la familio de Silviedoj. Ĵusaj pristudoj tamen sugestas, ke plej verŝajne ili apartenas al la familio de Cistikoledoj kaj ili estas traktataj tiele ĉe Del Hoyo et al. (2006). Unu specio, la Monta tajlorbirdo (kaj ankaŭ ties frata specio la Ruĝkapa tajlorbirdo), estas fakte pli proksimaj al genro de Cettia.[1]
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Komuna tajlorbirdo (Orthotomus sutorius) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ili loĝas en la tropikoj de la Malnova Mondo, ĉefe en Azio.
Tiuj cistikoledoj estas kutime brilkoloraj, kun verdaj aŭ grizaj supraj partoj kaj helflavaj aŭ helgrizaj subaj partoj. Ili ofte havas brunan koloron ĉekape.
Tajlorbirdoj havas mallongajn rondoformajn flugilojn, mallongajn vostojn, fortajn krurojn kaj longajn kurbecajn bekojn. La vosto estas tipe levata rekte, kiel ĉe trogloditoj. Ili troviĝas kutime en malferma arbaro, arbustaro kaj ĝardenoj.
Tajlorbirdoj ricevas sian nomon por la konstrusistemo de siaj nestoj. Ili “kudras” la bordojn de folio per plantofibro aŭ aranereto por fari lulilon kie ili konstruas la veran neston el herbo.