Tahaa
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tahaa estas insulo, kiu apartenas al la grupo de la Societa Insularo en Franca Polinezio. Kun Huahine, Raiatea kaj Maupiti ĝi geografie apartenas al la „Deventaj Insuloj“ en la suda pacifiko kaj situas ĉirkaŭ 230 km nordokcidente de Tahitio. Tahaa situas norde de la najbara insulo Raiatea, kun kiu ĝi estas enŝlosita de komuna korala rifo.
Rapidaj faktoj commune of French Polynesia ...
Tahaa | ||
---|---|---|
Satelita foto de Raiatea (malsupre) kaj Tahaa | ||
commune of French Polynesia | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Societa Insularo | |
Geografia situo | 16° 38′ S, 151° 29′ U (mapo)-16.633333333333-151.48333333333590 f1 | |
| ||
Longo | 13 kmf2 | |
Larĝo | 12 kmf3 | |
Areo | 90,2 km² f4 | |
Plej alta loko | Mont Ohiri 590 mf5 | |
Loĝantaro | 5 003 (2007) 55 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Patio | |
Mapo de Raiatea kaj Tahaa | ||
Fermi
Sur la 90 km² granda insulo vivas 5003 homoj[1] (aŭgusto 2007). La pli grandaj vilaĝoj estas Patio, Hipu, Faaaha, Haamene, Vaitoare, Poutoru, Tiva kaj Tapuamu. Plej alta monto estas la Monto Ohiri kun alteco de 590 m.