From Wikipedia, the free encyclopedia
Tagum, - tagaloge Lungsod ng Tagum - estas triaklasa urbego, ankaŭ diocezo en Filipinoj, en Mindanao, en Dabaa Regiono, kie estas ĉefurbo de provinco Norda Dabao.
Tagum | |||
---|---|---|---|
component city (en) urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 296 202 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 513 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 27′ N, 125° 48′ O (mapo)7.44778125.80778 [+] | ||
Alto | 117 m [+] | ||
Areo | 195,8 km² (19 580 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tagum [+] | |||
Tagum situas sur ebenaĵo proksime al la maro . Panabo troviĝas 21, regiona ĉefurbo Dabao 50, Digos 92, ĉefurbo Manilo 953, Kezonurbo 956 kilometrojn (aere) .
La unuaj enmigrintoj alvenis en 1929 kaj aĉetis bienetojn. La loko apartenis al Dabao. En 1932 oni komencis labori trairan vojon, tiutempe ankaŭ lernejon kaj kapelon. La areo tiam nomata Magugpo iĝis sendependa vilaĝo en 1941. Dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis, post la liberiĝo nur kvin domoj restis senruinaj. En 1948 la nova loknomo estis Tagum, tiutempe konstruiĝis la urbodomo, merkato, sancentro, pliaj vojoj. Ekde 1967 Tagum estas sidloko de la provinca registaro. Tagum atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj, laŭ filipina klasifikado en 1998 kaj iam la titolon komponenta urbo.
Tagum estas ĉefe agrikultura areo pri lignaĵoj, bananoj, sed gravas ankaŭ la turismo kaj komerco.
Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj, eĉ diocezo funkcias en Tagum. 2 universitatoj, kampuso, akademio, liceo, seminario, instituto donas eblecon por studi.
Al Tagum kuras 3 signifaj aŭtovojoj.
Tagum situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Mankas sezonoj, ĉiuj monatoj havas la samajn pluvokvanton, temperaturon, humidecon kaj aerpremon. La averaĝa temperaturo varias inter 20-32 °C. La jara pluvokvanto estas ĉirkaŭ 2000 mm.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.