Tago de la memoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tago de la memoro aŭ “Tago de la memoro pri la viktimoj de la holokaŭsto” estas internacia memorigo celebrenda ĉiujare la 27-an de januaro, iniciatita de Unuiĝintaj Nacioj por omaĝi kaj honori la memoron de la viktimoj de la Holokaŭsto kaj de tiuj, kiuj riskis, aŭ reale perdis, la vivon por protekti judojn persekutitajn.
La daton oni elektis ĉar ĝi koincidas kun la datreveno de la liberigo de la koncentrejo de Auschwitz (Aŭŝvico), okazinta la 27-an de januaro 1945 la liberigo fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio.
La enirejpordego al la koncentrejo Auschwitz I, super kiu estis blazonita la surskribo germane Arbeit macht frei (Laboro liberigas), same kiel la fervojaj trakoj kondukantaj al la enirejo al la ekstermkoncentrejo Auschwitz II, en Birkenau, estis gravuritaj en la memoro de multaj kiel centra simbolo de la holokaŭsto kaj la ekstermado de la judoj. Efektive, la termino "Auschwitz" (Aŭŝvico) fariĝis sinonima kun la holokaŭsto, same kiel homaj malbonoj kaj krueleco, kaj homaj torturoj kaj suferoj. En 1979, Auschwitz estis deklarita Monda Heredaĵo de Unesko. Entute pereis en Auschwitz proksime de du milionoj da homoj, inkluzive de inter miliono kaj cent mil ĝis miliono kaj duono da judoj.
La koncentrejo Auschwitz, en sudorienta Pollando, estis la plej granda el la ekstermkoncentrejoj establitaj fare de Nazia Germanio en Dua Mondmilito, kie pli da judoj estis murditaj ol ie ajn alie dum la milito. Tiu estis la ekstermkoncentrejo kiu funkciis por la plej longa tempo (de junio 1940 ĝis januaro 1945) de ĉiuj ekstermkoncentrejoj, kaj kie la industriigo de amasmurdo atingis sian pinton. Auschwitz havis disbranĉigitan tendarsistemon, centritan sur Auschwitz I, Birkenau-tendaro (Auschwitz II), kaj Bona Monowitz-tendaro (Auschwitz III).