From Wikipedia, the free encyclopedia
La tabelvortoj aŭ korelativoj en Esperanto estas certaj vortoj apartenantaj al diversaj vortospecoj konstruitaj laŭ fiksita principo, kaj kiujn oni povas aranĝi en tabelo. Multaj inter ili estas tre oftaj (kiu, ie), certaj apenaŭ uzeblaj (nenial).
-A
(kvalito) |
-AL
(kaŭzo) |
-AM
(tempo) |
-E
(loko) |
-EL
(maniero) |
-ES
(aparteno) |
-O
(aĵo, afero) |
-OM
(kvanto) |
-U
(homo, situacio) | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ĈI-
(tutampleksa) |
ĉia (j,n) | ĉial | ĉiam | ĉie (n) | ĉiel | ĉies | ĉio (n) | ĉiom | ĉiu (j,n) |
I-
(nedifinita) |
ia (j,n) | ial | iam | ie (n) | iel | ies | io (n) | iom | iu (j,n) |
KI-
(demandovorto pri) |
kia (j,n) | kial | kiam | kie (n) | kiel | kies | kio (n) | kiom | kiu (j,n) |
NENI-
(nea vorto pri) |
nenia (j,n) | nenial | neniam | nenie (n) | neniel | nenies | nenio (n) | neniom | neniu (j,n) |
TI-
(montrovorto pri) |
tia (j,n) | tial | tiam | tie (n) | tiel | ties | tio (n) | tiom | tiu (j,n) |
Pluraj el la fontlingvoj de Esperanto posedas seriojn de interrespondaj pronomoj kaj adverboj, kiuj povis inspiri L.L. Zamenhof al lia tabelvorta sistemo, nome la angla, franca, germana, itala, pola kaj latina. Speciale oni pensas pri la rusa kaj malnovgreka kiel inspirofontoj (pli detale vidu en "Etimologia Vortaro de Esperanto" kaj "La Deveno de Esperanto" fare de Geraldo Mattos).
Angla | Germana | Franca | Itala | Latina | |
---|---|---|---|---|---|
ki- / ti- | ki- / ti- | ki- / ti- | ki- / ti- | ki- / ti- | |
-U (pronomo) | who / -- | wer / der | qui, lequel / celui | chi / costui | quis / is |
-U (adjektivo) | which / that | welcher / dieser | quel / ce | quale / quello | quis / is |
-O | what / that | was / das | quoi / cela | che cosa / ciò | quid / id |
-A | what kind of / such | was für ein / solch ein | quelle sorte de / tel | quale / tale | qualis / talis |
-E | where / there | wo / da | où / là | dove / là | ubi / ibi |
-AM | when / then | wann / dann | quand / alors | quаndo / allora | quаndo / -- |
-OM | how much / that much | wie viel / so viel | combien / tant | quanto / tanto | quot / tot |
-EL | how / so, thus | wie / so | comment / ainsi | come / così | quomodo / -- |
-AL | why, wherefore / therefore | warum, weshalb / darum, deshalb | pourquoi / pour cela | perché / pertanto | quare / eare |
-ES | whose / that one's | wessen / dessen | de qui / d'un tel | di chi / di costui | cuius / eius |
Jen komparo de la esperantaj tabelvortoj kun la respondaj rusaj kaj polaj vortoj, kiuj estas escepte regulaj kompare al neslavaj lingvoj, sed malpli regulaj ol esperantaj tabelvortoj.
KI- | TI- | I- | NENI- | ĈI- | |
---|---|---|---|---|---|
U | kiu кто kto |
tiu тот tamten |
iu кто-то ktoś |
neniu никто nikt |
ĉiu всякий wszyscy |
O | kio что co |
tio тот tamto |
io что-то coś |
nenio ничто nic |
ĉio все wszystko |
A | kia какой jaki |
tia такой taki |
ia какой-то jakiś |
nenia никакой żaden, żadnego rodzaju |
ĉia всяческий każdego rodzaju |
E | kie где gdzie |
tie там tam |
ie где-то gdzieś |
nenie нигде nigdzie |
ĉie везде wszędzie |
EN | kien куда |
tien туда |
ien куда-то |
nenien никуда |
ĉien куда угодно |
AM | kiam когда kiedy |
tiam тогда wtedy |
iam когда-то kiedyś |
neniam никогда nigdy |
ĉiam всегда zawsze |
OM | kiom сколько ile |
tiom столько tyle |
iom сколько-то ileś |
neniom нисколько nic, żaden, wcale |
ĉiom целиком każdą ilość |
EL | kiel как jak |
tiel так w ten sposób |
iel как-то jakoś |
neniel никак w żaden sposób |
ĉiel всячески każdym sposobem |
AL | kial почему dlaczego |
tial потому dlatego |
ial почему-то z jakiegoś powodu |
nenial беспричинно bez powodu |
ĉial по всякой причине z każdego powodu |
ES | kies чей czyj |
ties того tego |
ies чей-то czyjś |
nenies ничей niczyj |
ĉies всех należący do wszystkich |
Notu ke en la tabelo supre ne aperas ĉiuj tradukoj de la esperantaj tabelvortoj. Rimarku ke kelkfoje la iniciala litero aperas post prefikso kiel la iniciala "K" en сколько kaj la iniciala "T" en потому.
Rimarku ke en la pola lingvo kvar el la demandaj tabelvortoj komenciĝas per "k" aŭ enhavas ĝin, la montraj komenciĝas per "t" (aŭ enhavas ĝin), ĉiuj nedifinaj devenas el la demandaj per aldono de "ś", preskaŭ ĉiuj negativaj komenciĝas per "ni" kaj sep el naŭ kolektivaj komenciĝas per "wsz" (aŭ enhavas ĝin).
La tabelvortoj de Esperanto ŝparas multan lernadon kaj memorstreĉon, post ke la lernanto alproprigis la sistemon. Instruspertoj tamen montras, ke por lernantoj kun certaj okcidenteŭropaj lingvofonoj tabelvortoj povas esti "malfacilaj", ĉar "fremdaj" kaj "arte faritaj", eble la plej "arte farita" parto de la Esperanta leksiko. Poetojn kelkfoje ĝenas, ke la tabela sistemo necesigas ĉiam du (aŭ kombine kun "ĉi") eĉ tri silabojn por tre ofte uzataj, plej bazaj vortoj. Eble pro tio la tabelvortoj en la pasinteco ofte estis, kaj ĉiam denove estas diskutataj laŭ du tendencoj: anstataŭigo per "pli natura" sistemo unuflanke, vastigo kaj ĝeneraligo de la tabelo aliflanke.
L.L. Zamenhof mem estis preta rezigni pri la tabelvortoj en la (fine ne realigita) reform-diskuto de 1894. Jen la hipotezo de kiel la tabelo povus esti ŝanĝita:
ki- | ti- | ĉi- | nen- | i- | |
---|---|---|---|---|---|
-u | kvu | is | omnu | nemo | alikvu |
-o | kvo | id | omno | nulo | alikvo |
-e | ubu | ibu | partutu | nuskvam | in alikve loko |
-a | kvale | tale | omne | nule | alikve |
-om | kvantu | tantu | alikvantu | ||
-am | kvandu | tum | semper | nunkvam | alikvam |
-el | kom | sik | omnemaniere | nulemaniere | in alikve maniere |
-al | pro kvo | pro ho | pro alikvo | ||
-es | de kvu | de nemo | de alikvu |
La reform-Esperanto Ido en 1908 tamen sekvis tiun vojon. La Iltisa Skolo en la 1980-aj jaroj vaste uzis paralelajn formojn kiel "hik" (de latina hic) por "tie ĉi". Tiuj proponoj kaj tendencoj ĝis hodiaŭ nek vaste eniris lernolibrojn, nek ĝeneralan lingvo-uzon.
La kontraŭa diskuto temas pri aldono de "multobligaj" elementoj al la tabelo, kaj "horizontale" kaj "vertikale". Iom vaste diskutata estas la demando, ĉu oni aldonu apud ki-, ti-, i-, neni- kaj ĉi- plian elementon ali-. Pro la kialoj klarigitaj en PMEG ankaŭ tiu propono restis escepto kaj ne eniris la ĝeneralan lingvaĵon. Ignorante la gramatikan karakteron nedisigeblan de la tabelvortoj oni facile kaj formale povus pensi pri distranĉo ekzemple el kiam, tiam, iam ktp. la (ŝajn-)elementon -am kaj kombini ĝin kun aliaj elementoj, ekzemple mult'am (ofte, multfoje). Ankaŭ tiaj reform-proponoj ne estas ĝeneraligitaj.
André Albault iam proponis la vorton nen por la malo de jes, indikante, ke ĝia origino estas la unua silabo de neni- kun apogo de la franca non kaj germana nein.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.