urbo de Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia
Szigetszentmilós [sigetsentmiklOŝ] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szigetszentmiklós, kies administra centro ĝi estas. La loknomo signifas: insulo-Sankta Nikolao.
Szigetszentmiklós | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1986–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2310 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 39 954 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 873 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 21′ N, 19° 3′ O (mapo)47.34527777777819.048333333333 [+] | ||||
Areo | 45,76 km² (4 576 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Szigetszentmiklós [+] | |||||
Szigetszentmilós situas sur ebenaĵo, sur insulo Csepel [ĉepel] laŭ la interurba tramo inter Budapeŝto-Ráckeve, laŭ maldekstra bordo de Danubo-branĉo, kontraŭe estas Taksony. Aŭtoŝoseo M0 (ĉirkaŭ Budapeŝto) preteriras. Al urboparto Lakihegy ĉefurba aŭtobuso trafikas. Ĝi estas la plej granda memstara urbo en la insulo.
Pli frue loĝis tie keltoj kaj romianoj. La unua mencio okazis en 1264. Post la turka erao liberiganto Eŭgeno Savoyai ricevis la tutan insulon. Alvenis popoloj, nepre menciindas alveno de la bulgaroj, kiuj kultivis alimaniere la teron profitantaj la akvon. La komunumo iĝis urbo en 1986, kie funkcias bulgara, cigana kaj germana aŭtonomioj.
Kvin el la internaciaj partneraj urboj en Eŭropo, Steinheim, Haukipudas, Busko-Zdrój, Specchia kaj Szigetszentmiklós, estas interligitaj inter si, do ankaŭ ekzemple Specchia kaj Haukipudas, tiel ke pli facilas fari internaciajn ĝemelurbajn renkontiĝojn kaj festojn, kun partopreno de urbanoj el pli ol du diverslandaj ĝemelaj urboj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.