![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0b/Syrtis_Major_MC-13.jpg/640px-Syrtis_Major_MC-13.jpg&w=640&q=50)
Syrtis Major Planum
From Wikipedia, the free encyclopedia
Syrtis Major Planum estas malhela regiono en Marso nome en la limo inter la nordaj malaltaj teroj kaj la sudaj altaj teroj de Marso ĝuste okcidente de la alfrapa baseno Isidis en la kvadrato Syrtis Major. Ĝi estis malkovrita, sur bazo de informoj el la Mars Global Surveyor, kiel malalta ŝilda vulkano,[1] sed dekomence estis komprenita kiel ebenaĵo, kaj tial estis tiam konata kiel Syrtis Major Planitia. La malhela koloro venas el la bazalta rokaro de la regiono kaj el la relativa manko de polvo.
Rapidaj faktoj Syrtis Major Planum, Estas ...
Syrtis Major Planum | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
| |||||
Koordinatoj | 9° 12′ 0″ N, 67° 6′ 0″ O 9.267.1 [+] | ||||
![]() |
|||||
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/40/Syrtis-Isidis_zoom_64_pano.jpg/640px-Syrtis-Isidis_zoom_64_pano.jpg)
Elektita surmarsigejo por la misio Mars 2020[2] estis la kratero Jezero (18.855°N 77.519°Or)[3] en la regiono. Ankaŭ la nordorienta regiono de Syrtis Major Planum estis konsiderata ebla surmarsigejo.