Surfaca normalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko, surfaca normalo (aŭ normalo, aŭ prefereble[1] ortanto) al surfaco estas tri-dimensia vektoro, kiu estas perpendikulara al la surfaco en donita punkto. Por ne-ebena surfaco, ĝi estas perpendikulara al la tanĝanta ebeno al la surfaco je donita punkto. La vorto normala estas ankaŭ uzita kiel adjektivo kaj ankaŭ substantivo kun ĉi tiu signifo: linio normala al ebeno, la normala komponanto de forto, la normala vektoro, kaj tiel plu.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f6/Surface_normal.png/320px-Surface_normal.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/53/Surface_normal_illustration.svg/320px-Surface_normal_illustration.svg.png)