From Wikipedia, the free encyclopedia
La Supraŭstruja Landa Registaro (germane Oberösterreichische Landesregierung) estas la plej supera administra organo de la aŭstra federacia lando Supra Aŭstrujo. Prezidas la registaron kiel unua inter egaluloj la landestro. Tiu estas ekde la 6-a de aprilo 2017 Thomas Stelzer. Li prezidas la 2-an landan registaron de Stelzer kaj estas la ekstera reprezentanto de Supra Aŭstrujo.[1]
La Supraŭstruja Landa Registaro estis elektita de la landa parlamento plej laste la 23-an de oktobro 2021. Ĝi konsistas el naŭ registaranoj. El tiuj, kvin membras en ÖVP, du en FPÖ kaj po unu en SPÖ kaj la Verduloj.[2] La konsistigo de la Landa Registaro sekvas la proporcian sistemon. Tio signifas ke ĉiuj partioj, kiuj havas difinitan nombron da reprezentantoj en la landa parlamento, estas reprezentataj ankaŭ en la registaro de almenaŭ unu registarano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.