From Wikipedia, the free encyclopedia
Supernutraĵo (angle superfood) estas merkatika termino, kiu priskribas nutraĵojn kun probablaj prosanaj avantaĝoj. Kelkfoje la sanigaj efikoj de tiuj nutraĵoj baziĝas sur sciencaj kunligoj. Dubebla estas tamen, ĉu efikoj en laboratorioj kun bestoj povas validi ankaŭ por la homa nutrado, se la dozo ne estas tiom alta.
La varbado kun supernutraĵoj aŭ similaj esprimoj, kiu ligas la konsumado kun sanigaj efektoj estas laŭ EU-reglamento n-ro 1924/2006 de la Eŭropa Unio malpermesita ĝis la efiko ne estas pruvita en longdaŭraj pruvoj.
La esprimo "supernutraĵo" estas uzata jam komence de la 20-a jarcento. Ĝi famiĝis nur en la plej lastaj jaroj. Jure deviga difino mankas ĝis nun.
La Eŭropa Informcentro por Nutraĵo difinas nutraĵon, precipe fruktoj kaj legomoj, kiuj baze de ilia nutraĵovaloro havas pli altan sanigan utilon ol aliaj nutraĵoj kiel "supernutraĵo".
Mirteloj kaj bluaj beroj ekzemple havas la ecojn de supernutraĵo. Ili estas riĉaj je antocianinoj kaj antioksidantoj kaj havas la famon, ke ili bremsas aŭ eĉ haltigas la kreskon de kanceraj ĉeloj en la dika intesto. Krome mirtelo kontraŭas la aĝrilatan amnezion.[1]
Ankaŭ la beroj de Euterpe oleracea estas nomataj supernutraĵo. La fruktkarno de tiu frukto entenas antioksidajn efikantajn substancojn.[2]
Kakao malaltigu pro la alta enhavkvanto de flavonoidoj la sangopremon kaj reduktu la riskon de koraj malsanoj.[3] Necesas tamen konsumi treege altan kvanton de kakao.
La Lycium barbarum aŭ goji-bero havas la famon esti tre nutroriĉa. Ĝi tamen liveras al la homa nutrado ne pli da sanigaj substancoj ol aliaj fruktoj.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.