Mirtelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mirtelo [1] (Vaccinium myrtillus) estas specio de vakcinio. Ĝia alteco estas 10-50 centimetroj. Ĝi havas helverdajn foliojn, kiuj defalas en la aŭtuno. La ruĝaj floroj fariĝas bongustaj malhelbluaj beroj. La pulpo estas violkolora.
Mirtelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
floranta mirtelo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vaccinium myrtillus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu holarktisa specio estas kutima en Eŭropo, krom en la regiono ĉirkaŭ la Mediteraneo. En Azio ĝi estas iom kutima en la nordo, sed pli kutima en nord-okcidento [2] ol en nord-oriento. En Nordameriko ĝi troviĝas nur en Gronlando, en okcidenta Kanado kaj en okcidenta Usono .
Oni povas manĝi la berojn krudaj, kuiri ilin en tortoj aŭ fari konfitaĵon, sukon, vinon ktp.
La beroj enhavas tre multe da antioksidantoj, vitaminon C kaj iom da fero kaj magnezio. Estas diversaj teorioj ke mirteloj helpas la vidkapablon aŭ kuracas vidproblemojn. Ĉu tio science validas, restas neklare.