From Wikipedia, the free encyclopedia
Suntory Holdings Limited (サントリーホールディングス株式会社 Santorī Hōrudingusu Kabushiki-gaisha?) konata kiel Suntory) estas trinkaĵa firmao, distilejo kaj bierfarejo, fondita en 1899. Post akirado de la usona firmao Beam Inc. en 2014, ĝi fariĝis la tria plej larĝa produktanto de distila alkoholaĵo en la mondo.
La firmao havas sian ĉefsidejon en Dojimahama en Kita-ku en Osako en Osaka Gubernio kaj havas gamon da trinkaĵoj kiuj inkludas, interalie, nealkoholaĵojn kaj vinon .
Suntory produktis plurajn famajn merkatajn kampanjojn. En la 1970-aj jaroj, la firmao uzis la usonan popgrupon The Carpenters por vendi ĝiajn novajn nealkoholaĵojn. En 1997, la kompanio ricevis ekskluzivecon por vendi Pepsi- produktojn en Japanio.
En 2009, Suntory akiris la Nov-Zelandan firmaon Frucor Group kaj la francan firmaon Orangina Schweppes Group, kaj en 2013 la trinkmarkojn Lucozade kaj Ribena de GlaxoSmithKlines [1] .
En 2014, ili akiris la amerikan firmaon Beam [2].
En 2020, Suntory aĉetis 10% de la akcioj en skota viskioproduktanto Edrington [3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.