From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sunda kreko, Anas gibberifrons, konata ankaŭ kiel Indonezia kreko, estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj troviĝanta en malfermaj humidejoj de Indonezio. La specio iam inkludis kiel subspeciojn la nunajn speciojn de la Andamana kreko Anas albogularis kaj la Gracia kreko, Anas gracilis.
Sunda kreko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sundaj krekoj, en Bali | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas gibberifrons (Müller, 1842) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri makulecbruna anaso kun blankaj kaj verdaj markoj en flugiloj (speguleto). Kaj la masklo kaj la ino de la Sunda kreko kunhavas samajn kolorojn, kontraste al la rilata Helbruna kreko, kies masklo kaj ino estas rimarkinde diferencaj. La nomiga subspecio de Sunda kreko havas preskaŭ identajn kolorojn al la ino de Helbruna kreko kaj ŝi povas esti distingata nur pro sia pli helkolora kolo, pli pala vizaĝo kaj ĉefe la ŝvela frunto. La Andamana kreko havas varian kvanton de blanko en frunto kaj ĉirkaŭokule. La kreko de insulo Rennell aspektas kiel pli malgranda versio de la nomiga subspecio, kun pli fortika beko. Junuloj estas pli palaj ol plenkreskuloj, ĉefe kape.
La Sunda kreko nestumas ĉe siapreferataj fluakvaj lagoj kaj marĉoj, kutime surgrunde, sed ankaŭ en arbotruoj aŭ trunestoj de kunikloj.
Temas pri voĉema anaso, ĉefe nokte. La masklo elsendas mildan priip, kaj la ino havas laŭtan kvakadon.
La du agnoskataj subspecioj estas la jenaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.