suna fenomeno From Wikipedia, the free encyclopedia
En suna fiziko, suna partikla okazaĵo, ankaŭ konata kiel sunenergia partikla okazaĵo, pli koncize sunpartikla okazaĵo aŭ suna radiada ŝtormo,[1][2] estas suna fenomeno kiu okazas kiam partikloj elsenditaj de la suno, plejparte protonoj, akceliĝas aŭ en la atmosfero de la suno dum "suna ekflamo", forta loka erupcio de elektromagneta radiado, aŭ en interplaneda spaco per ŝokondo de amasa elĵeto de plasmo el la korono en la heliosferon. Aliaj atomkernoj kiel ekzemple heliumo kaj jonoj de alta atomnumero kaj energio ankaŭ povas esti akcelitaj dum la evento. Tiuj partikloj povas penetri la magnetan kampon de la tero kaj kaŭzi partan jonigon de la jonosfero. Energiaj protonoj estas grava radia danĝero por kosmoŝipo kaj astronaŭtoj.
La astrofizikistoj cetere povis eltrovi, ke ekzakte en la finaj jaroj de la 660-aj jaroj antaŭ nia erao, do en la 17-a jarcento antaŭ nia erao, antaŭ pli-malpli 3800 jaroj, okazis estrema suna partikla okazaĵo okazanta pli-malpli nur unufoje en jarmilo kaj komparebla kun la okazaĵo detektita por la jaroŝanĝo 774/775 de nia erao. Ke oni povas spuri eventojn ĝis tiom frua pasinteco, estas informo surpriziga.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.