![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/Solar_flare_%2528TRACE%2529.gif/640px-Solar_flare_%2528TRACE%2529.gif&w=640&q=50)
Suna partikla okazaĵo
suna fenomeno / From Wikipedia, the free encyclopedia
En suna fiziko, suna partikla okazaĵo, ankaŭ konata kiel sunenergia partikla okazaĵo, pli koncize sunpartikla okazaĵo aŭ suna radiada ŝtormo,[1][2] estas suna fenomeno kiu okazas kiam partikloj elsenditaj de la suno, plejparte protonoj, akceliĝas aŭ en la atmosfero de la suno dum "suna ekflamo", forta loka erupcio de elektromagneta radiado, aŭ en interplaneda spaco per ŝokondo de amasa elĵeto de plasmo el la korono en la heliosferon. Aliaj atomkernoj kiel ekzemple heliumo kaj jonoj de alta atomnumero kaj energio ankaŭ povas esti akcelitaj dum la evento. Tiuj partikloj povas penetri la magnetan kampon de la tero kaj kaŭzi partan jonigon de la jonosfero. Energiaj protonoj estas grava radia danĝero por kosmoŝipo kaj astronaŭtoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/Solar_flare_%28TRACE%29.gif/640px-Solar_flare_%28TRACE%29.gif)
Post-erupciaj bukloj post suna ekflamo, bildo prenita de la satelita kosma teleskopo TRACE (d:Q1333568, foto de NASA)