Summis desiderantes affectibus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Summis desiderantes affectibus (dezirante kun tre forta ardo) estas la komencaj vortoj de papa buleo promulgita la 5-an de decembro 1484 de papo Inocento la 4-a, en kiu estas asertata la neceso ĉesigi la herezon kaj la sorĉaferojn en la regionoj de la Valo de la Rejno, kaj estas ŝarĝitaj por realigi la celon en la tuta Germanio la dominikanaj fratuloj Heinrich Institor Kramer kaj Jacob Sprenger (aŭtoroj de Malleus maleficarum), kiel inkvizitoroj.
Summis desiderantes affectibus | |
---|---|
![]() | |
buleo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Inocento la 8-a |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 5-a de decembro 1484 |
Loko | Romo |
PAPAJ BULEOJ | |
“SUMMIS DESIDERANTES AFFECTIBUS” | |
titolo = Summis desirantes affectibus (Dezirante kun tre forta ardo) | |
papo = Inocento la 8-a | |
tipo = buleo | |
jaro = 1484 | |
temo = nomumo de inkvizitoroj kontraŭ sorĉistafero kaj herezo | |
![]() | |
blazono de Inocento la 8-a | |
La buleo estis verkita kiel respondo al la instigo de Kramer kaj Sprenger kiuj pro la sama celo estis petintaj aŭtoritan permeson persekuti sorĉistaron. Antaŭe, fakte, la ekleziaj aŭtoritatoj estis tion malpermesinta por la inkviziciaj tribunaloj dum la ekleziaj lokaj aŭtoritatoj rifuzadis ĉiun kunlaboradon kun la du. (Kors and Peters, 2000: 177). Kramer kaj Sprenger profitis de Summis desiderantes ĝin farante prefaco de Malleus maleficarum, kiu estis presita du jarojn poste (1486) (Russell: 229).
La buleo rekonis, male ol la pasinton kiam estis malpermesite al Inkvizicio krimigi kaj procesi tiun geularon ĉar "frukton de fantaziaĵoj, la ekziston de sorĉitaĵoj kaj koncedis plenan aprobon al la persekuto kaj aranĝigis ĉion necesan por elimini la fenomenon. Esence la buleo ripetas la konkludojn atingitajn de la du verkistoj pri la disvastigo de la hereza fenomeno en tiu germana Rejna zono, precipe en la diocezoj de Majenco kaj Kolonjo, Trivero, Salzburg kaj Bremeno.[1]. La encikliko-buleo minacis per la puno de la ekskomuniko iun ajn kiu provus obstakli la inkvizitorojn. (Darst, 1979: 299).
La promulgo de tiu buleo kaj precipe per la agado de la du inkvizitoroj provokis gravan Ĉasadon de la sorĉistinoj.