Sudĉina maro
maro, parto de Pacifiko, kiun bordas Ĉinio, Vjetnamio, Malaja Duoninsulo (ĝis la Markolo de Singapuro), Borneo, Filipinoj, kaj Tajvano / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sudĉina maro (ĉine 南中国海, pinjine: Nán Zhōngguó Hǎi, "Suda Ĉina maro") estas parto de la Ĉina maro, la plej okcidenta parto de la Pacifika Oceano. Al ĝi apartenas la Golfo de Tajlando kaj la Golfo de Tonkin.
Sudĉina maro | ||
---|---|---|
maro [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | 12° 0′ 0″ N, 113° 0′ 0″ O (mapo)12113 | |
Akvokolektejo | 3 500 000 km² (350 000 000 ha) [+] | |
Areo | 3 500 000 km² (350 000 000 ha) [+] | |
Sudĉina maro | ||
Vikimedia Komunejo: South China Sea [+] | ||
La maro situas inter Ĉina Popola Respubliko, la duoninsulo de Vjetnamio, la duoninsulo de Malajzio kaj la insuloj Tajvano, Luzono, Palavano kaj Borneo.
Marbordojn al la Sudĉina maro havas la ŝtatoj Ĉina Popola Respubliko, Tajvano (Respubliko de Ĉinio), la Filipinoj, Malajzio, Brunejo, Indonezio kaj Vjetnamio.
Pluaj insuloj estas interalie Hajnano, la Natuna-insuloj, la Anabas-insuloj, la Spratly-insuloj kaj la Paracel-insuloj. Pri la lastaj du insularoj konkurencas pluraj regionaj ŝtatoj. Kialo por tiu konkurenco estas la strategia signifo de la maro kiel trafika vojo de ŝipa komerco.
- Areo: 2.975.000 km²
- Plej granda profundo: 5016 m