Sudirmana koturno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sudirmana koturno aŭ Montokoturno, Anurophasis monorthonyx estas granda, ĉirkaŭ 28 cm longa, malhelbruna koturno de alpaj herbejoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Anurophasis. Ĝi havas brunan plumaron, kornokoloran bekon, flavajn krurojn kaj brunan irison. La subaj partoj de ino estas blankecaj kaj pli nigre striecaj ol ĉe masklo.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Neĝokoturno | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anurophasis monorthonyx (van Oort, 1910) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas endemia de Indonezio kaj limigita fakte en la plej altaj altitudoj de la insulo de Novgvineo, nome la Sudirmana Montaro de Papuo. Tiu malmulte konata birdo estas protektata nur de la malproksimeco de sia habitato; neatingebla areo de altitudo de ĉirkaŭ 3,000 metroj.
La ino kutime demetas ĝis 3 palbrunajn, malhelpunktecajn ovojn en neprofunda nesto sub bordo de herbotufo. La dieto konsistas ĉefe de semoj, floroj, folioj kaj alia vegetala materialo.
Pro sia limigita teritorio kaj esti neprotektata de la indonezia registaro, la Neĝokoturno estas taksata kiel Preskaŭ Minacata ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.