Papuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Papuo estas la plej orienta provinco de la okcidenta, indonezia parto de la insulo Nov-Gvineo. Ĉefurbo de Papuo estas Jayapura. La provinco kreiĝis en 1969 el la okcidenta duono de la insulo Nov-Gvineo, kiu de 1828 ĝis 1969 estis sub kolonia rego de Nederlando, kaj ĝis la jaro 2003 kovris tiun tutan teritorion, geografie nomata okcidenta Nov-Gvineo. En 2003 la okcidenta duono estis transformita al propra indonezia provinco, Okcidenta Papuo, kaj la origina provinco Papuo plu nur kovras la orienton de la teritorio okcidenta Nov-Gvineo.