From Wikipedia, the free encyclopedia
La suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko estas tersupraĵa ekoregiono el la orientafrik-savana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Orientafriko. Ĝi estas variaĵo de la norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko.
Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 16° 33′ 29″ S, 38° 19′ 1″ O (mapo)-16.55797222222238.316888888889 [+] | |||
Akvokolektejo | 144 780,34 km² (14 477 435 ha) [+] | |||
Areo | 144 780,34 km² (14 477 435 ha) [+] | |||
|
||||
Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko | ||||
La ekoregiono kovras areon de 144 800 kvadrataj kilometroj en zono de ĉirkaŭ 50 kilometroj de larĝeco kaj de 2 200 kilometroj de longeco laŭlonge de la marbordo de Hinda Oceano, ekde Lukuledi-Rivero en la sudo de Tanzanio, ĝis Ĉangane-Rivero, apud la elfluejo de la Limpopo, en la sudo de Mozambiko.
Kelkaj etaj izolitaj enklavoj en la flankaj montaroj de la okcidento de Mozambiko, Malavio kaj Zimbabvo ankaŭ inkludiĝas en tiu ĉi ekoregiono, same kiel pluraj insuloj de Mozambiko.
La areo troviĝas en la pluvombro de Madagaskaro, tial ĝi ricevas malpli da precipitaĵo ol la Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko.
La vegetaĵaro estas mozaiko de arbo-savano, humida arbaro, arbedaro, marĉoj kaj ĉe-marborda vegetaĵaro. En kelkaj protektitaj golfoj kaj rivero-elfluejoj troviĝas transiro al mangrovo.
La biodiverseco de la ekoregiono ne estas bone pristudata kaŭze de la longdaŭra interna milito de Mozambiko.
Oni konas nur unu solan endemian mamulon, Paraxerus vincenti (sciuredoj), kiu troviĝas nur en Namuli-Monto, en Mozambiko.
Estas ankaŭ 18 specioj de reptilioj, kaj unu amfibio: la bufo Stephopaedes loveridgei.
La ekoregiono estas krize endanĝerigata. La ĉefa minaco estas la senarbarigo por ligno kaj por la agrikulturo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.