La Stripufino, aŭ laŭ la latina scienca nomo Calonectris leucomelas ankaŭ Blankanigra pufino, estas specio de marbirdo. Tiu birdospecio estas 48 cm longa kun enverguro de 122 cm. La plumaro de la supraj partoj estas malhele grizbruna kaj tiu de la subaj blanka. Ĉe la kapo montras brunan striecon de varia denseco.
Stripufino | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Stripufino | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Calonectris leucomelas (Temminck, 1835) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiu specio estas pelaga, sed loĝas ankaŭ en internaj akvoj. Ili loĝas en la Pacifika Oceano, kaj nestumas en Japanio kaj en multaj el ties ĉebordaj insuloj. Post reproduktado, la Stripufino migras al suda Aŭstralio. Oni registris ĝin certe el la okcidenta marbordo de Usono kaj el la suda marbordo de Barato.[1]
La Stripufino manĝas ĉefe fiŝojn kaj kalmarojn. Ili sekvas fiŝkaptadajn ŝipojn, allogitaj al la restoj de anĉovoj ĉe Japanio.
Stripufinoj uzas nestotruojn por reproduktiĝi. Ili preferas arbarajn montetojn.
Tiu birdo estas abunda kaj disvastigata, tamen okazas iome da mortindico pro interplektiĝo en retoj de fiŝkaptado, kaj pro iome da predado fare de katoj kaj ratoj. Aldone, ĝi estas kolektita de kelkaj tradiciaj endemiaj homaj kulturoj.
Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.