From Wikipedia, the free encyclopedia
La Striakcipitro (Accipiter striatus) estas malgranda taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Tiuj akcipitredoj estas la plej malgrandaj kiuj loĝas en Usono kaj Kanado, kvankam kelkaj specioj de Neotropiko estas pli malgranda (ĉefe la Superokula akcipitro). La taksonomio tute ne estas solvita, kaj kelkaj fakuloj konsideras la sudajn taksonojn kiel tri separataj specioj: nome Blankabrusta akcipitro (A. chionogaster), Senmarka akcipitro (A. ventralis) kaj Brunfemura akcipitro (A. erythronemius). Vidu taksonomion sube por plia informo.
Striakcipitro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Striakcipitro, plenkreskulo de la nomiga grupo en Gainesville, Teksaso | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Accipiter striatus (Vieillot, 1807) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
{{{specioj de subdivizio}}} | ||||||||||||||
Accipiter striatus chionogaster | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu specio estas disvastigata en Nordameriko, Centrameriko, Sudameriko kaj Grandaj Antiloj. Sube la distribuado de la kvar grupoj (vidu taksonomion) estas priskribata pli malpli el nordo suden:
Ĝi estas komune separata en kvar specioj. Se disigite, la norda grupo (vidu distribuadon) retenas kaj la sciencan kaj la komunan nomon: Striakcipitro (A. striatus). Aldone al la nomiga taksono (A. s. striatus), ĝi inkludus subspeciojn perobscurus, velox, suttoni, madrensis, fringilloides kaj venator.
La tri restantaj taksonoj, ĉiu konsiderata monotipa specio kaze de disigo, estas la Blankabrusta akcipitro (A. chionogaster; Kaup, 1852), Senmarka akcipitro (A. ventralis; Sclater, 1866) kaj Brunfemura akcipitro (A. erythronemius; Kaup, 1850). La reproduktaj teritorioj de tiuj grupoj estas tute alopatriaj, kvankam la vintra teritorio de la nomiga grupo parte koincidas kun la teritorio de chionogaster (kio estas ankaŭ la kazo de kelkaj taksonoj de la nomiga grupo). Tio kombine kun diferencoj laŭ plumaro (vidu aspekton) kaj, ŝajne, kelkaj mezuroj, estis la bazo por la disigo, sed ne konsentas ankoraŭ kelkaj fakuloj (AOU). Male al kampogvidiloj, plej materialo publikita en ĵusaj jaroj (ekz. AOU, Ferguson-Lees et al. p. 586, kaj Dickinson et al.) konsideris ilin ĉiujn membroj de ununura disvastigata specio – sed ne senerare: Ferguson-Lees et al., diras, ke se ili farus mondan liston, ili inkludus la tri taksonojn kiel separataj specioj (p. 75), kaj la komentoj de AOU inkludas la noton "disigo preskaŭ certa".
Storer (1952) sugestis, ke la plej sudaj populacioj ene de la nomiga grupo estas pli palaj sube, tiele alproksimigante al chionogaster. Tio aperis ankaŭ en ĵusaj gvidiloj, kie A. s. madrensis de suda Meksikio estis priskribata kiel relative pala sube (kompare kun la pli nordaj subspecioj), sed se tio estas signo de intergradado kun chionogaster aŭ norda-suda klino kiu inkludus kaj la membrojn de la nomiga grupo kaj chionogaster restas neklara. En Bolivio, ventralis kaj erythronemius alproksimiĝas unu la alian, sed ne estas pruvoj de intergradado – io malfacile provebla sen veraj specimenoj pro varieblo de la plumaro de ventralis.
Ili loĝas en ampleksa gamo de arbaraj tipoj, hegemonie de koniferoj kaj de diversaj tipoj de foliarboj (ĉefe kverkoj). La plej grandaj populacioj de la nomiga grupo (vidu taksonomion) ŝajne loĝas en moderklimata tajgo, sed vintras en pli varmaj regionoj pli sude (vidu distribuadon). La taksonoj suttoni, madrensis (ambaŭ el la nomiga grupo), chionogaster (Blankabrusta akcipitro) kaj ventralis (Senmarka akcipitro), troviĝas en pli supra tropiko al moderklimataj altaj teroj; ĉefe ĉe altitudoj de 300–3000 m, sed foje sube ĝis preskaŭ marnivelo kaj supren al 4000 m. La taksono erythronemius (Brunfemura akcipitro) troviĝas en tropikaj kaj subtropikaj regionoj; kaj en altaj teroj kaj en malaltaj.
Tiu specio estas malgranda akcipitro de la genro Accipiter. Maskloj estas 24 al 30 cm longaj, havas enverguron de 52 al 58 cm kaj pezas 87 al 114 g. Kiel komune ĉe akcipitroj de la genro Accipiter, inoj averaĝe distinge estas pli grandaj kun longo de 29 al 37 cm, enverguro de 58 al 68 cm kaj pezo de 150 al 218 g. Tiuj mezuroj rilatas al la norda grupo, sed ili estas kompareblaj por la resto. Plenkreskulo havas mallongajn larĝajn flugilojn kaj longan kvadratfinan voston kun nigrecaj kaj grizaj bendoj (ofte mallarĝe blankapinte). La flugilplumoj (tipe videblas nur dumfluge) estas blankecaj kun nigreca strieco. La kruroj estas flavecaj. La hokoforma beko estas nigra kaj la vaksaĵo estas flaveca. La resta plumaro varias depende de la grupo:
Tiuj birdoj surprizas kaj kaptas ĉiujn siajn predojn el kovro aŭ dumfluge rapide tra densa vegetaĵaro. Ili emas rapidi densan arbustaron. Majoritato de predoj estas malgrandaj birdoj, ĉefe variaj kantobirdoj kiaj paseroj, paruliedoj kaj Migra turdo. Birdoj kaptataj gamas laŭ grando el 4.4-g Anna kolibro al la 577-g Kanada bonazio kaj ĉiu ajn birdo en tiu gamo estas eventuala predo. Tipe maskloj celas pli malgrandajn birdojn, kiaj paseroj, kaj ino persekutas pli grandajn predojn, kia la Migra turdo aŭ la pegedoj de la genro Colaptes. Ili ofte forplukas la plumojn el sia predo sur fosto aŭ alia ripozejo. Rare la Striakcipitro manĝas ankaŭ rodulojn, lacertojn, ranojn, serpentojn kaj grandajn insektojn.
Striakcipitroj konstruas neston el bastonetoj en granda konifero aŭ densa grupo de deciduaj arboj. La ino demetas 3 al 8 ovojn, sed plej ofte 4 aŭ 5. Tiuj estas 37.6 x 30 mm kaj pezas ĉirkaŭ 19 g. La ovoj estas aprezataj de ovokolektantoj, ĉar ili estas tre markataj de surprize koloraj kaj variaj markoj. Kovado daŭras averaĝe ĉirkaŭ 30 tagojn. Post eloviĝo la idoj estos kovataj dum pluaj 16 al 23 tagoj fare de la ino, dum la masklo defendas la teritorion kaj kaptas manĝon. Elnestiĝo okazas post unu monato sed idoj ankoraŭ dependas el la gepatroj por nutrado kaj protektado dum pluaj 4 semajnoj. La nestolokoj kaj reprodukta kutimaro de la Striakcipitro estas ĝenerale sekretema, por eviti predadon de pli grandaj rabobirdoj, kiaj la Akcipitro kaj la Kupera akcipitro.
Dum migrado plenkreskuloj estas foje predataj de multaj birdoĉasantaj pli grandaj rabobirdoj, ĉefe la Migra falko. La reprodukta kutimaro de la taksonoj chionogaster (Blankabrusta akcipitro), ventralis (Senmarka akcipitro) kaj erythronemius (Brunfemura akcipitro) estas kompareble malmulte konataj, sed baze sur disponebla kono ili ŝajne diferencas malmulte el tiu de la nomiga grupo.
En Nordameriko tiu birdo malpliiĝis laŭnombre en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, probable kiel sekvo de la uzado de DDT kaj aliaj pesticidoj. La populacio de Usono kaj Kanado rekuperiĝis el tiam kaj povus eĉ superi historiajn nombrojn aktuale. Tio probable pro la kombino de malpermeso de DDT kaj pliigo de kortaj birdomanĝejoj en Nordameriko kiu kreas nenature fidindajn kaj facilajn predojn por ĉiuj membroj de Accipiter.
Migrantaj Striakcipitroj estas unu el plej nombraj rabobirdoj konstatitaj je "akcipitrorigardedoj" tra la lando. Escepto estas la subspecio el Puerto Rico, Accipiter striatus venator, kiu estas rara kaj listata kiel endanĝerita fare de la U.S. Fish & Wildlife Service. La resta loĝanta subspecio el Grandaj Antiloj, fringilliodes el Kubo kaj nomiga (A. s. striatus) el Hispaniolo, estas nekomunaj, lokaj, kaj, almenaŭ kaze de tiu lasta, malpliiĝanta. Kaj ventralis (Senmarka akcipitro) kaj erythronemius (Brunfemura akcipitro) estas komunaj (sed facile neatentataj pro ties sekretema kutimaro) kaj nune konsiderataj sekuraj. La situacio de chionogaster (Blankabrusta akcipitro) estas eventuale pli problema pro ties limigita teritorio, kvankam ĝi, almenaŭ surloke, restas komuna.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.