genro de nuboj From Wikipedia, the free encyclopedia
Stratuso[1] (latine strātus, mallongigo: St) estas genro de nuboj malaltaj kun horizonta tavoliĝo kun plata bazo.
Stratuso aspektas sentrajte griza aŭ blanka. Ĝi konsistas el akvaj gutetoj, tro malvarmigitaj gutetoj, aŭ glaciaj kristaletoj, depende de la atmosfera temperaturo. Stratuso troviĝas inter 0 kaj 2 kilometroj super tero.
Laŭ la Internacia Nubatlaso, la genro stratuso enhavas du speciojn.
Laŭ la Internacia Nubatlaso, la genro stratuso enhavas tri variojn.
Ankaŭ oni povas uzi la jenan suplementan trajton:
La stratuso estas unu el la sep originalaj nubgenroj proponitaj de Luke Howard en 1803,[3] kune kun la kumuluso, la ciruso, la cirusstratuso, la ciruskumuluso, kaj du ne plu uzataj genroj (kumulusstratuso, nimbuso).
La nomo "stratuso" devenas de la latina strātus ("sternita", participo de la verbo sternere "sterni"). Ordinare oni uzus la substantivon strātum, gramatike neŭtran; tamen, en sia libro Howard argumentis sian preferon por la adjektiva virgenra formo per simileco kun la aliaj nubnomoj (ciruso — latine cirrus, kumuluso — latine cumulus, kaj la nun arkaika nimbuso — latine nimbus).[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.