From Wikipedia, the free encyclopedia
Stratspektaklo povas signi ĉian spektaklon okazanta surstrate aŭ en ia publikejo kaj konsekvence libere spektebla kaj laŭvole pagebla.
La difino de tiu esprimo estas tre ampleksa; ĝi interalie entenas la jenajn: akrobataĵo, aŭgurado, komedio, klaŭnaĵo, tordiĝado, diversspecaj prestidigitadoj kiel eskapologio aŭ iluzio, danco, fajroblovado, ĵonglado, pantomimo, vivaj statuoj, muzikado, marionetaĵo, rakontado, skeĉo, murpentrado, teatraĵo... La artisto povas helpi sin de ia instrumento aŭ besta kunulo kiel por serpentfascinado aŭ sabroglutado.
Ekde socia vidpunkto tiu kutimo respondas al diversaj medioj kaj necesoj. Ekzemple en vilaĝoj tiaj spektakloj estas pli malkutimaj kaj eksterordinaraj, ekzemple cirko aŭ kino dum la 20a jarcento. Pli strata kaj kutima estas tipaj spektakloj kiel muzika (per trumpeto) dancado de kaprino, tre ofte farita de ciganoj. En urboj tiu kutimo estas pli kaj pli ofta, eĉ en kelkaj lokoj oni malpermesas tiun agadon. En specifaj lokoj (placoj, kvartaloj, ktp) estas vere la plej interesa viglilo kaj estas protektata de la aŭtoritatoj; foje eĉ turisma allogaĵo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.