laboristo ĉe doko From Wikipedia, the free encyclopedia
Stivisto[1] estas homo, kiu profesie stivas kaj malstivas ŝarĝon en kaj el ŝipoj(n), vagonaroj(n), aŭ aviadiloj(n). Stivisto, kiuj laboras ĉe dokoj, ankaŭ nomiĝas dokisto[2].
Stivado kaj malstivado postulas scion kaj sperton pri la funkciado de la stivilo kaj la tekniko de stivado de grandaj, pezaj aŭ danĝeraj ŝarĝoj. Stivisto devas esti fizike forta kaj devas plenumi ordonojn precize. Stivado devas esti farita dum mallonga daŭro, pro la manko de spaco en haveno aŭ flughaveno; tial, multaj stivistoj devas kunlabori efektive.
Antaŭ la enkonduko de kontenerizo, stivistoj devis fiksi la ŝarĝon per ŝnuro; specialaj nodoj (“stivistaj nodoj”) estis uzataj por sekure nodi la ŝnurojn por stivado. Hodiaŭ, tamen, la plejmulto de ŝarĝo estas en konteneroj, kiuj estas stivata kaj malstivata per gruoj.
Tradicie, stivistoj ne estis dungitaj por longa daŭro, sed alvenis al dokoj ĉiumatene, kie ili estis dungita por la tago. Hodiaŭ, tamen, en multaj landoj, stivistoj estas daŭre dungitaj, pro ŝanĝoj de dungoleĝoj.
La Esperanta vorto devenas de latinidaj lingvoj (itale stivare, portugale estivar, hispane estibar), de kiu ankaŭ devenas la anglalingva vorto stevedore (“stivisto”).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.