Stepan Bandera
From Wikipedia, the free encyclopedia
Stepan A. Bandera estis fama Ukraina politikulo, unu el la radikalaj kaj gvidaj ideologoj kaj teoriistoj de la ukraina naciisma movado de la 20-a jarcento, kiu donis sian nomon al banderanoj. Li naskiĝis la 1-an de januaro de 1909 kiel unu el ses infanoj de grekkatolika pastro en vilaĝo Starij Uhriniv ĉe urbo Stanislavivo (nun Ivano-Frankivsko). Abiturientiĝinte li komencis studi agrikulturan fakultaton de Alta lernejo politeknika en Lvivo. Sed plimulton de siaj fortoj li dediĉis al politika agado, al ideo de batalo por memstara Ukrainio. Li komencis labori en Ukraina Armea Organizo (ukraine: Українська військова організація) (UAO) kaj li aniĝis en Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (OUN).
Stepan Bandera | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Степан Бандера | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1909 (1909-01-01) en Staryi Uhryniv | ||||
Morto | 15-an de oktobro 1959 (1959-10-15) (50-jaraĝa) en Munkeno | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Venenado vd | ||||
Mortigita de | Bohdan Staŝinski vd | ||||
Tombo | Tombejo Waldfriedhof en Munkeno vd | ||||
Religio | Ukraina Grek-Katolika Eklezio vd | ||||
Lingvoj | ukraina vd | ||||
Ŝtataneco | Okcident-Ukrainia Popola Respubliko Aŭstrio-Hungario Dua Pola Respubliko sennacieco vd | ||||
Alma mater | Lviva Politekniko vd | ||||
Partio | Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj Organization of Ukrainian Nationalists (Bandera movement) (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Andriy Bandera (en) vd | ||||
Patrino | Myroslava Bandera (en) vd | ||||
Gefratoj | Vasyl Bandera (en) , Oleksandr Bandera (en) , Oksana Bandera (en) kaj Bohdan Bandera (en) vd | ||||
Edz(in)o | Jarosława Bandera (en) vd | ||||
Infanoj | Andrii Bandera (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
OUN estis fondita en Vieno en januaro de 1929. Ĝi ligis krom alia al tradicio de legio de Ukrainaj Siĉaj Pafistoj (USP), kiu estiĝis en la jaro 1914 enkadre de aŭstria armeo. La unua reprezentanto de OUN estis Jevhen Konovalec, la dua ekde la jaro 1938 Andrij Melnik, nur en la jaro 1941 la ĉefa gvidanto de OUN fariĝis Stepan Bandera.
Antaŭe Bandera enviciĝis en gvidantaron de OUN kaj li komandis al la tuta branĉo en okcidenta Ukrainio. En la jaroj 1932 – 1934 li komencis en tiu ĉi teritorio batalagadon. Dum Konovalec rifuzis politikan teroron, en la teritorio, en kiu komandis Bandera, terorismo fariĝis la ĉefa rimedo de la batalo sub moto de liberigado de Ukrainio en tiama Polujo. Escepto estis eĉ ne murdoj de anoj de mala tendaro – de direktoro de lernejo en Lvivo, pola ministro de internaj aferoj Bronisław Pieracki.
Post kiam Hitler kaj Stalino disdividis Polujon ут Septembro de 1939 komence la Dua Mondmilito Bandera estis la 30-an de junio de 1941 arestita kaj malliberigita. Lia forto evidente vekis ĉe nazioj timon.
Sed en la jaro 1944 germanoj intencis la soldatojn de Bandera eluzi. Ili tralasis ilian komandanton el la malliberejo esperante, ke helpe de liaj armitoj ili pli facile sukcesos rekonkeri jam unufoje perditajn teritoriojn. Fakto estas, ke Bandera mem neniam kunlaboris kun nazioj (diference de kelkaj komandantoj en liaj taĉmentoj). Li retiriĝis en Munkenon, de kie li gvidis politikan (ne militan) sekcion de OUN.
Post la okupado de Okcidenta Ukrainio fare de bolŝevistoj, Stepan Bandera loĝis do en la ĉefurbo de Bavario. Lia vivo pli malfrue, la 15-an de oktobro en la jaro 1959, finiĝis sur ŝtuparoj de munkena domo. KGB-agento Bohdan Staŝinski mortigis lin per vaporoj de hidrogena cianido. Poste Staŝinski estis kaptita en Germanio kaj, post juĝo, malliberigita por 8 jaroj. Tamen multaj agnoskis, ke la ĉefa kulpanto pri morto de Bandera - Rusiaj sekretaj servoj - ne estas punita.
Ĉiam senpruve nomo de S. Bandera vekis multajn disputojn. Fare de ukrainoj lia nomo prave estis listigita kiel nacia heroo pro lia sindona lukto por Ukrainia sendependeco. Komunistoj opinias male.