Jevhen Konovalec
From Wikipedia, the free encyclopedia
Konovalec Jevhen (ukraine Євген Коновалець; 1891-1938) estis kolonelo, la unua estro de OUN (Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj).
Jevhen Konovalec | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de junio 1891 (1891-06-14) en Zashkiv, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 23-an de majo 1938 (1938-05-23) (46-jaraĝa) en Roterdamo |
Tombo | Crooswijk General Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Ukraina Popola Respubliko |
Alma mater | Lviva Universitato |
Okupo | |
Okupo | politikisto militisto |
Naskiĝis en nuntempa Lviva provinco, finis gimnazion en Lvivo, studis juron en Lviva Universitato. De studentaj jaroj estis ege aktiva politike. Dum la 1-a Mondmilito servis en aŭstra armeo, estis militkaptita fare de rusoj. En 1917 fuĝis de rusa milit-koncentrejo kaj atingis Kievon, kie aktive partoprenis organizadon de armeo en tempo de la Ukraina Popola Respubliko. Liberigis Kijivon de bolŝevistoj.
En komunista tempo elmigris kaj loĝis en Pollando, Ĉeĥoslovakio, Italio. 1921 - revenis Lvivon. Dum la fonda kunveno de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (Vieno, 1929) estis elektita ĝia gvidanto, sur tiu posteno li sindone servis ĝis la mortigo de KGB agento en Roterdamo, 1938.