Stein SG
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Stein SG estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 392 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
- La mallongigo SG en Stein SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Stein.. |
Stein SG | |
---|---|
former municipality of Switzerland • Ortschaft | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Togenburgo |
Koordinatoj | 47° 12' N, 9° 14' E |
Nombro de loĝantoj | 392 |
Areo | 12,24 km² |
Alteco | 838 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9655 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Stein SG situas je la norda deklivo de la montĉeno de la Churfirsten en la Supra Togenburgo. La komunumo troviĝas ĉe la kunfluejo de la du fontbrakoj de la rivero Turo, nome la Wissthur kaj la Wildhausthur.
Tra Stein pasas la paseja vojo de la Wildhaus-pasejo, sur kiu cirkulas la poŝtaŭtobuslinio de Nesslaŭ tra Wildhaus al Buchs SG.
Unua historia mencio de la vilaĝparto Breitenaŭ datiĝas el la jaro 1180. Juĝistoj en Stein estis la Grafoj de Montfort. La posedo tiam pasis al la Grafoj de Togenburgo kaj de ili al la Monaĥejo Sankt-Johano. Post la fondiĝo de la Kantono Sankt-Galo en la jaro 1803 la komunumo unue apartenis al Malnov-Sankt-Johano, sed en la jaro 1833 ĝi fariĝis denove sendependa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.