Statistiko Fermi–Dirac
From Wikipedia, the free encyclopedia
En kvantuma statistiko, kiel branĉo de fiziko, la statistiko Fermi–Dirac priskribas la distribuadon de partikloj en energiaj statoj en sistemoj konsistantaj el multaj identaj partikloj kiuj obeas al la "Principo de ekskludo" de Wolfgang Pauli. Ĝi estas nomita laŭ Enrico Fermi kaj Paul Dirac, kiuj malkovris tiun metodon sendepende kaj aparte (kvankam Fermi difinis la statistikon pli frue ol Dirac).[1][2]
La statistiko Fermi–Dirac (F–D) estas aplikata al identaj partikloj kun duon-entjera spino en sistemo kun termodinamika ekvilibro. Aldone, oni supozas, ke la partikloj en tiu sistemo havas apenaŭan reciprokan interagadon.