![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c6/Tizian_088.jpg/640px-Tizian_088.jpg&w=640&q=50)
Stabat Mater
13-a-jarcenta kristana himno al Maria / From Wikipedia, the free encyclopedia
Stabat Mater estas 13a-jarcenta kristana himno al Maria, kiu portretas ŝian suferon kiel patrino de Jesukristo dum lia krucumado. Ĝia aŭtoro estis ĉu la franciskana monaĥo Jacopone da Todi aŭ la papo Inocento la 3-a.[1][2][3] La titolo venas el ĝia unua linio, "Stabat Mater dolorosa", kiu signifas "la dolorsufera patrino staris".[4]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a9/Pietro_Perugino_040.jpg/640px-Pietro_Perugino_040.jpg)
Stabat Mater dolorosa | |
---|---|
![]() | |
literatura verko • Sekvenco | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Jakopono el Todi |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | poezio |
La himno estas kantata en la liturgio memore al la Mater Dolorosa. La Stabat Mater estis muzikigita de multaj okcidentaj komponistoj, plej fame de Palestrina (~1590), Vivaldi (1712), Domenico (1715) kaj Alessandro Scarlatti (1723), Pergolesi (1736), Joseph Haydn (1767), Giuseppe Tartini (1769), Rossini (1831–41), Antonín Dvořák (1876–77), Verdi (1896–97), Karol Szymanowski (1925–26), Poulenc (1950), Arvo Pärt (1985) kaj Paul Mealor (2009).