From Wikipedia, the free encyclopedia
La Srilanka arbustosilvio (Bradypterus palliseri aŭ Elaphrornis palliseri) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilvioj aŭ bradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio, kiel tiu ĉi.
Srilanka arbustosilvio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Srilanka arbustosilvio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bradypterus palliseri (Blyth, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu specio estas endemia loĝanta reproduktanta en Srilanko, kie ĝi estas la ununura arbustosilvio. La Srilanka arbustosilvio estis foje lokata en la genro Bradypterus; ja ŝajnas tre proksima rilata al tiu genro, sed diferenciĝas en strukturo (relative mallongvosta kaj longbeka), plumaro (senmarka) kaj kanto. Ĝi estas monotipa.[1]
La Srilanka arbustosilvio estas birdo de densa arbara subkreskaĵaro, ofte ĉe akvo. Ĝi troviĝas en altaj teroj de centra Srilanko, kutime super 1200 m. La nesto estas konstruita en arbusto, kaj la ino demetas du ovojn.
Tiu estas malgranda birdo de 14 cm. Plenkreskulo havas senmarkan brunan dorosn, palgrizajn subajn partojn, larĝan voston kaj mallongajn flugilojn. Estas nemarkata superokula strio kaj la gorĝo montras blankan mentonon kaj gorĝan oranĝecan nuancon. La irisoj estas malhelbrunaj kaj la beko nigreca. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de silviedoj (ekssilviedoj), sed junuloj ne havas la gorĝan koloron.
La Srilanka arbustosilvio estas kaŝema specio kiu povas esti malfecile videbla. Eble la plej bone rigardejo estas la Nacia Parko Ebenaĵo Horton. Ĝi estas malalte en vegetaĵaro, kaj, kiel plej parto de silviedoj, ĝi estas insektovora.
Maskloj estas often detektataj nur pro siaj laŭtaj kantoj, kiu havas eksplodan kuiit. Ili vivas en paroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.