![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e4/Spike_Lee_Cannes_2018.jpg/640px-Spike_Lee_Cannes_2018.jpg&w=640&q=50)
Spike Lee
From Wikipedia, the free encyclopedia
Shelton Jackson "Spike" Lee (naskiĝis la 20-an de marto 1957) estas usona kinreĝisoro kaj aktoro. La laboro de Lee kontinue esploris temojn pri rasismo, ene de la komunumo de afrikusonanoj, la rolo de amaskomunikiloj en la nuntempa vivo, urbaj deliktaro kaj malriĉeco, kaj aliaj socipolitikaj aferoj. Li ricevis nombrajn premiojn kaj nomumojn pro sia laboro, kiel ekzemple Oskar-premio pro Plej Bona Adaptita Scenaro, premio Student Academy, du premioj Primetime Emmy, premio BAFTA, kaj du premioj Peabody. Li ricevis ankaŭ Honoran Premion BAFTA en 2002, Honoran César en 2003, la Honoran Oskaron en 2019, kaj Ceremonian Omaĝon el la Linkolna Kinsocieto krom la premion Dorothy and Lillian Gish.[1][2]
Lia produktora entrepreno 40 Acres and a Mule Filmworks, produktoris pli ol 35 filmoj ekde 1983. Li faris sian reĝisoran debuton per She's Gotta Have It (1986). Ekde tiam li estis verkinta kaj reĝisorinta filmojn kiel School Daze (1988), Do the Right Thing (1989), Mo' Better Blues (1990), Jungle Fever (1991), Malcolm X (1992), Crooklyn (1994), Clockers (1995), 25th Hour (2002), Inside Man (2006), Chi-Raq (2015), BlacKkKlansman (2018) kaj Da 5 Bloods (2020). Lee ankaŭ aktoris en dek unu el siaj filmoj. Liaj filmoj steluligis elrompajn kaj laŭditajn ludojn de aktoroj kiel Denzel Washington, Laurence Fishburne, Samuel L. Jackson, Giancarlo Esposito, Rosie Perez, Delroy Lindo kaj John David Washington.
La filmoj de Lee Do the Right Thing, Malcolm X, 4 Little Girls kaj She's Gotta Have It estis ĉiuj elektitaj de la Library of Congress por konservado en la kinregistro National Film Registry kiel "kulture, historie aŭ estetike grava" havaĵo.[3][4][5]