From Wikipedia, the free encyclopedia
La pejzaĝa regiono Spessart [prononco "Ŝpesat"] estas mezalta montaro en la nordokcidento de la federacia lando Bavario de Germanio kaj je malpli granda parto ankaŭ en la okcidento de la najbara federacia lando Hesio, do sume situas en la centra sudokcidento de Germanio.
Tiu ĉi artikolo temas pri la mezalta montaro Spessart en Germanio, kiu situas en la nordokcidento Bavario kaj oriento de Hesio, norde de la rivero Majno. Tute sendepende de tio, Spessart (Brohltal) estas komunumo de la germania distrikto Ahrweiler (Rejnlando-Palatinato). |
Spessart | ||
---|---|---|
Historia regiono | ||
mezalta montaro [+] | ||
Lando | Germanio | |
Federacia lando | Bavario | |
Plej granda urbo | Aschaffenburg | |
Supermara alteco | 586 m ü. NHN [+] | |
Koordinatoj | 49° 54′ N, 9° 26′ O (mapo)49.90259.4286111111111 | |
Plej alta punkto | Geiersberg | |
- alteco | 586 m ü. NHN | |
Akvokolektejo | 2 440 km² (244 000 ha) [+] | |
Areo | 2 440 km² (244 000 ha) [+] | |
Spessart | ||
Vikimedia Komunejo: Spessart [+] | ||
La montara nomo venas de la germanaj vortoj "Specht" por la birdo pego kaj "Hardt" por monta arbaro, do havas la signifon "pega arbaro". [1]
La montaron limigas la rivero Majno inter la urboj Gemünden kaj Hanau kaj la riveretoj Kinzig kaj Sinn, kiuj enfluas la Majnon. La montoj estas malkrutaj kaj kovritaj per densaj arbaroj el kverkoj kaj fagoj; la valoj kaj subaj deklivoj estas loĝataj kaj agrikulture utiligataj.
La kerna parto de la montaro etendiĝas de la urbo Miltenberg en la sudo tra 75 kilometroj ĝis la urbo Schlüchtern en la nordo. Sume la montaro kovras areon de 2.440 km², el kiuj 1.710 apartenas al Bavario kaj 730 km² al Hesio.
Plej multaj de la montopintoj altas inter 450 kaj preskaŭ 600 metroj. La plej alta monto, Geiersberg, altas 586 metrojn.
Interalie la germana distrikto Main-Spessart nomiĝas kaj laŭ la rivero kaj la montaro.
La rokaro de la montaro konsistas el granito, gnejso kaj ardezo kun multloke supra tavolo da sabloŝtono.
La plej konata konstruaĵo estas la kastelo de Mespelbrunn, romantika nobela rezidejo ĉirkaŭita de akvoplenigita fosaĵo. La loko estis la loĝejo de la nobeloj de la dinastio Echter, kiuj regis en la proksima urbo Aschaffenburg nome de la kristana episkopejo Majenco. Mespelbrunn situas tiom for de grandaj vojoj aŭ urboj, ke ĝi neniam detruiĝis. Nuntempe la kastelo estas posedaĵo de la grafoj de Ingelheim, kiuj loĝas en parto kaj muzee montras alian parton de la kastelo.
Pluraj historiaj preĝejoj kaj pliaj kasteloj de la historiaj montaraj urbetoj same vidindas. En la kastelo de Lohr am Main elstaras muzeo pri la montaro, kiu interalie montras la mezepokajn metiojn de forĝado, kreado de vitro kaj speguloj en la regiono. Same pri la regiona kreado de vitro fokusiĝas muzeo en Wertheim. Muzeo de la monaĥejo en Neustadt am Main videbligas la kristanan historion de la abatejo kaj ĉirkaŭaĵo ekde la 8-a jarcento. Pri la mineralogio kaj geologio de la montaro aparte bone informas la naturscienca muzeo "Schönborner Hof" en Aschaffenburg.
La regionon kovras densa reto de belaj migraj vojoj. Escepte malnova estas la "azena vojo" ("Eselsweg"), kiu aĝas pli ol 2.000 jarojn kaj pasas la tutan montaron de nordo al sudo preskaŭ sen tuŝi homajn loĝlokojn. Migrovojo pri la temo frankonia ruĝa vino ("Fränkischer Rotwein Wanderweg") ĉe la okcidenta flanko de la montaro gvidas tra multaj vitejoj flanke de la valo de la rivero Majno. La asocio "arkeologia Spessart-projekto (ASP)" instalis kulturajn migrovojojn.
La loĝantoj de la montara regiono Spessart je granda parto vivas de la turismo. La arbarego kiel feriejo, sed ankaŭ kiel dumtaga ekskursejo por la loĝantoj de la urbaj regionoj de Hesio kaj Bavario donas multajn eblecojn por libertempaj aktivecoj.
La pitoreskaj historiaj urbetoj laŭlonge de la rivero Majno, ĉiuj kun multaj mezepokaj trabfakaj domoj, estas altiraj ekskursoceloj: El ili aparte menciindas Gemünden, Lohr, Marktheidenfeld, Wertheim, Miltenberg, Klingenberg kaj ankaŭ la baroke dominita rezideja urbo Aschaffenburg.
ĉiuj baze germanlingvaj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.