Spadiko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Spadiko estas aparta simpla nefinita floraro, kiu konsistas el spiko kun longa, dika, karneca akso, sur kiu sidas la sentigaj floroj, kaj kovrita per grandega brakteo nomata spato. Ĝi estas tipa floraro de la familioj arumacoj kaj arekacoj.
Ĉe la arumo, la spadiko havas dikan kaj karnecan akson, coloforman, sur kiu estas multe da malgrandegaj floroj, inaj baze (nur la ovolujo) kaj viraj supere (nur la stamenoj) kaj fine nefekundeblaj alte. Pinte, la akso estas klabforma.
La spadiko de la giganta amorfofalo estas la plej granda floraro surtere.
Ĉe kelkaj specioj de arumacoj, la spadiko povas porti pli ol 2 000 florojn.
Ĉe la arekacoj, la spadiko estas ofte ligna, kaj portas ankaŭ unuseksajn florojn etaĝe aranĝitajn. La spato estas ankaŭ ofte ligna.
- Kategorio Spadiko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri botaniko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |