![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/47/Gato_en_Boiro_Galicia.jpg/640px-Gato_en_Boiro_Galicia.jpg&w=640&q=50)
Sovaĝiĝinta kato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sovaĝiĝinta kato aŭ pli simple Sovaĝa kato estas posteulo de hejma kato kiu revenis al la sovaĝejo (naturo). Ĝi estas diferenca el devaga kato, kio estas dorlotbesta kato kiu estis perdita aŭ prirezignita, dum sovaĝaj katoj estas jam naskitaj en natura medio; la idoj de devaga kato povas esti konsiderataj sovaĝaj se naskitaj en natura medio.[1]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/47/Gato_en_Boiro_Galicia.jpg/640px-Gato_en_Boiro_Galicia.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dc/Feral_cat.jpg/640px-Feral_cat.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/ff/Domestic_cat_eating_bird_on_lawn-8.jpg/640px-Domestic_cat_eating_bird_on_lawn-8.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b1/Black_and_White_Female_Domestic_Longhair_Feral_Cat.jpg/220px-Black_and_White_Female_Domestic_Longhair_Feral_Cat.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3f/Herd_of_Cats.jpg/640px-Herd_of_Cats.jpg)
En multaj mondopartoj, sovaĝaj katoj estas posteuloj de domkatoj kiuj estis postlasitaj fare de vojaĝantoj. Ĉar katoj ne estas indiĝenaj al ĉiuj mondopartoj, sovaĝaj katoj povas kaŭzi damaĝon al lokaj medioj per ĉasado de lokaj specioj. Tio estas aparte vera ĉe insuloj kie sovaĝaj katoj foje havis grandan kaj malutilan efikon sur la loka faŭno. Tro ofte tiu situacio estas kaŭzo de formorto de specioj kiuj iĝas formortintaj en la areo kaj ege bedaŭrinde ofte en la tuta mondo.